La Kanada Verkaro

La Societo Por Kanada Antologio
$38.24 $44.99
La Kanada Verkaro estas antaŭ ĉio antologio de noveloj, rakontoj kaj legendoj el la literaruroj
angla, franca, kaj indiĝena de Kanado ek de 1789 ĝis 2007. Jen kelkaj de la aŭtoroj: Francis
Brooke, L. Frechette, Jessie Georgina Sime, Stephen Leacock, Morley Callaghan, W.O. Mitchell,
Mitiarjuk Nappaaluk, Michal Tremblay, kaj Marc Fisher.
Tamen estas multe pli ol tio. En ĝi vi trovos Beletran Bukedon de poemoj de famaj poetoj kiel
Pauline Johnson, E.J. Pratt, Al Purdy, Emile Nelligan, Earl Birney, Lorna Crozier, kaj Patrick Lane.
Tie vi ankaŭ trovos lirikajn mesaĝojn de tribestro kaj kineja aktoro Dan George kaj fama, tamen,
anonima indiĝena rakonto pri muso, rano, bizono kaj lupo de 'testuda insulo, ' termino indiĝena
por NordAmeriko. La fabela rakonto estas tia ke estas ĝuinda kaj por infanoj kaj plenkreskuloj.
Abundo da surprizoj altvaloraj atendas vin.
En la fino de la verko estas sekcio kies nomo estas Krestomatio. Tie vi trovos gravan eseon de
Mark Fettes kun la titolo Indiĝenaj lingvoj kaj la streboj al daŭripovo, kaj la unuan ĉapitron el
eminenta libro pri la historio de Kanado de Peter H. Russell, La Odiseado de Kanado.

Binding Type: Hardcover
Publisher: FriesenPress
Published: 07/13/2022
ISBN: 9781039146150
Pages: 474
Weight: 1.87lbs
Size: 9.00h x 6.00w x 1.19d